***************************************************************************

SCIENCA KALKULILO
por la Palm poshkomputiloj

MODELO SC-103PU
===============

Versio 1.02, 2005-03-27 de Thomas llinger (oelli@murinsel.at)
Inform- kaj elshutpagho: <http://purl.oclc.org/NET/oelli/sc>

***************************************************************************

FUNKCIOJ

La programo SC-103PU disponigas al vi potencan, libere distribueblan
sciencan poshkalkulilon por la Palm poshkomputiloj. Aldone al la sciencaj
funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj
konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN).
Aldone, la kalkulilo ofertas unuomoduson por simpla konvertado
inter diferencaj unuoj inklusive valutunuoj. Ankau kalkulado kun miksitaj 
unuoj estas subtenata.
Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera
poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu.

La programo automate adaptighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj. 
Krome, ghi automate rekonas kaj utiligas ekranojn kun alta distingivo 
(320 x 320 rastrumeroj) de la Sony-Cli-oj kaj aparatoj kun operaciuma 
version 5 au pli.

Ghi haveblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.

***************************************************************************

POSTULOJ

* Palm-operaciumo versio 2.0 au pli

* MathLib: Temas pri libera dinamike bindebla biblioteko,
kiu ekde Palm-operaciumo 2.0 uzeblas de chiuj Palm-programoj, kiuj
bezonas matematikajn funkciojn kun duobla precizeco konforme al
IEEE-754. Ghi estas distribuata lau la Biblioteka Publika GNU-Permesilo
kaj estas libere elshutebla kune kun dokumentaro kaj fontkodo che
<http://www.radiks.net/~rhuebner/mathlib.html>.
Ghi ne estas parto de la programo SC-103PU, sed la arkivo enhavas kopion
de ghi por via komforto.


***************************************************************************

DOKUMENTARO

Haveblas plenaj instrukcioj en HTML-formato en la germana kaj la angla
lingvoj. (Pro la maldiligenteco de la tradukanto ne ekzistas plenaj 
instrukcioj en Esperanto!)

* Por legi la germanajn instrukciojn malfermu la dosieron
"Bedienungsanleitung.html" en la dosierujo "deutsch".

* Por legi la anglajn instrukciojn malfermu la dosieron
"Instruction_Manual.html" en la dosierujo "english".


***************************************************************************

INSTALADO

Se vi ankorau ne scias, kiel instali aldonajn aplikajhojn en la
Palm-aparaton, konsultu la manlibron, kiun vi ricevis kune kun la
aparato.

Instalproceso:

* Unue instalu la dosieron MathLib.prc en vian Palm-aparaton, se ghi
ankorau ne estas instalita.
RIMARKO: Char la MathLib ankau estas uzata de multaj aliaj
Palm-aplikajhoj, ghi eble jam estas en via Palm-aparato kaj ne plu
necesas instali ghin. (MathLib ne videblas kiel aplikajho. Se vi ne
certas, chu MathLib jam estas en via Palm-aparato, simple instalu ghin.)
 
* Decidu, kiun lingvan version de la SC-103PU vi volas uzi. Vi trovas la
diferencajn versiojn en la subdosierujoj deutsch, english kaj
esperanto. Instalu la tie trovighantan dosieron SC-103PU.PRC kiel
kutime in vian Palm-aparaton.

* Nun trovighas aplikajho kun la nomo SC-103PU kaj nedifinita
kategorio en la Palm-aplikajhadministrilo. Tushu ghian piktogramon por 
montri SC-103PU. 

***************************************************************************

PROBLEMSOLVADO

Se SC-103PU krashas kiam uzata kun la aplikajho TealLaunch, instalu
la plej novan version de TealLaunch.

***************************************************************************

PROGRAMADAJ INFORMOJ

Chi tiu programo estis kreata uzante la sekvan programaron: 
Palm-SDK (versio 5), PRC-iloj (versio 2.2), GCC (versio
2.95.3-kgpd) kaj PilRC (v3.0 alpha).
La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo,
kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas
en Aminet che <http://ftp.uni-paderborn.de/aminet/dirs/dev_c.html>.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj:
Palm-imitilo, PalmPilot-Profesia, Palm IIIx, Palm V, Palm m100,
Palm m105, Palm m505 kaj Garmin iQue 3600.

***************************************************************************

HISTORIO

V1.02, 2005-03-27: Eraro korektita.
V1.01, 2004-09-30: Krasho korektita.
V1.0,  2004-09-25: Unua oficiala versio eldonita (surbaze de SC-103PC).

***************************************************************************

DANKESPRIMOJ

Mi volas speciale danki al jenaj personoj:

* Mia frato Markus llinger por helpo pri la angla dokumentaro, por la
mCWEB-sistemo kaj la Amiga-kalkulilo "Taschenrechner", kiu servis kiel
sciobazo por tiu chi projekto.
* Richard Hable por la Esperanto-traduko, helpo pri la dokumentaro kaj
beta testado.
* Bernd Gollesch, Peter Gsellmann, Thomas Havlovec kaj Jen Herget por 
beta testado.

